Arthur Holmes

Arthur Holmes
Persona informo
Arthur Holmes
Naskiĝo 14-an de januaro 1890 (1890-01-14)
en Gateshead
Morto 20-an de septembro 1965 (1965-09-20) (75-jaraĝa)
en Londono
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Imperia Kolegio Londona
Gateshead Grammar School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Edz(in)o Doris Reynolds (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo terfizikisto
geologo Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Geologio Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Arthur HOLMES MRS (14a de januaro 1890 – 20a de septembro 1965) estis brita geologo kiu faris du gravajn kontribuojn al la kompreno de geologio. Li pioniris la uzadon de radiometria datado de mineraloj kaj estis la unua tersciencistoj kiuj komprenis la mekanikajn kaj termikajn implicojn de mantelkonvekcio, kio kondukis finfine al la akceptado de la teorio de platotektoniko.[1][2]

Li ŝanĝis studadon de fiziko al geologio kaj stipendio de 60 pundoj jare ne sufiĉis kaj li eklaboris por prospektorado de mineraloj en Mozambiko. Post ses monatoj, sen malkovroj, li tiom malsaniĝis pro malario ke oni sendis informon pri sia morto hejmen. Tamen li rekuperiĝis, revenis hejmen kaj eklaboris en Imperial College.[3]

Li atingis sian doktorigon pri Scienco en 1917, kaj en 1920 li aliĝis al naftokompanio en Birmo kiel ĉefa geologo. La kompanio malsukcesis, kaj li revenis al Anglio malriĉa en 1924. Li estis estro de la Departemento de Geologio, Durham Universitato, 1924-1943. Li tenis la katedron de geologio en la Edinburga Universitato, 1943-1956.

  1. Edmond A. Mathez, eld. (2000), Arthur Holmes: Harnessing the Mechanics of Mantle Convection to the Theory of Continental Drift, New Press, arkivita el la originalo la 27an de septembro 2013, alirita la 2an de junio 2020
  2. "Holmes, Arthur". The Oxford Dictionary of National Biography. 2004. doi:10.1093/ref:odnb/33951.
  3. Lewis, Cherry L. E., Arthur Holmes: An Ingenious Geoscientist (PDF), Arkivigite je 2020-02-14 per la retarkivo Wayback Machine alirita la 5an de februaro 2013

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search